Pri nia vojo

http://peranto.posterous.com/pri-nia-vojo

Zamenhof verkis la poemon “La Vojo” dum la komenca periodo de la disvastigado kaj envivigo de Esperanto. Tiu periodo de “densa mallumo” el kiu nin konduku la stelo estas jam delonge pasinta. Do tiu parto de la instruo de Zamenhof ne plu estas aplikebla.

Ĉu “cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante” ankoraŭ validas? Ŝajnas al mi ke precipe en la E-asocioj oni sekvas ankoraŭ tiun instruon pro manko de koncepto. La rezulto de tia “agado” estas mizera. Ĝi produktas ĉefe “eternajn komencantojn”. En la lokaj E-kluboj plej ofte Esperanto nur vegetas, ofte estas nur preteksto por kunestadi en kluba etoso. Mankas tie la defio vere lerni la lingvon por apliki ĝin.

Sed Zamenhof skribis ankaŭ pri “guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan”. Tiu instruo ŝajnas al mi trafa por la hodiaŭa tempo. Ni esperantistoj kiuj deziras disvastigi la lingvon – kaj ne nur la ideon pri ĝi – estas ege malmultaj homoj, eble manpleno, eble iom pli. Do ni ne havas la forton inundi la mondon per Esperanto, ni nur povas prezenti la vivantan lingvon en kvanto de gutoj.

Ni tamen povas atingi ion per konstanta agado. Bonŝance ni hodiaŭ havas la interreton kaj per ĝi eblas porti ĉion kion ni verkas kaj produktas al ĉiu angulo de la mondo kaj ni povas konservi niajn verkojn dum longa tempo en la reto. Kio povas esti tiu malgranda guto kiu kapablas “trabori monton granitan”? Tiuj gutoj estas etaj porcioj da Esperanto. “Konstante” en la konkreta kazo signifas “ĉiutage”.

Por altiri homojn al la aŭskultado de paroladoj en Esperanto, necesas kapti ilian intereson. Nur unu temo ne sufiĉus. Ni bezonas vastegan gamon da temoj. Ju pli da homoj partoprenas en tia agado, des pli da intereso eblas veki kaj tiel altiri interesulojn al Esperanto. Inteligentaj homoj ne bezonas iri tiun ŝtonan vojon de E-kurso. Ili povas rekte aŭskulti kaj kompreni se la koncerna temo estas interesa por ili. La lingvon kun la reguloj ili povas lerni poste per memstudado.

La sinsekvo – de unue informado, due instruado kaj nur trie aplikado de Esperanto – sonas logika, sed estas erara. Por veki la intereson de homoj decidas konkretaj praktikaj ekzemploj de la lingvo, ne iuj ĝeneralaj ideoj. En la interreto eblas prezenti multajn praktikajn ekzemplojn kaj tiucele funkcias la Esperanta Retradio. Jen vojo kiun Zamenhof montris en sia poemo.

Redação

0 Comentário

Deixe um comentário

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *

Você pode fazer o Jornal GGN ser cada vez melhor.

Apoie e faça parte desta caminhada para que ele se torne um veículo cada vez mais respeitado e forte.

Seja um apoiador